
Para abrir el diccionario, haz clic en el botón de arriba. Las aclaraciones de cómo usar el diccionario se encuentran en "Páginas de ayuda".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Ayuda: * ? Más....
"La Gazeto" estas mondkultura revuo sendependa ne nur de politikaj, ŝtataj, religiaj kaj alitipaj organizaĵoj, sed ankaŭ de ĉiaj skoloj, grupoj kaj grupetoj naciaj aŭ internaciaj. Ĝia celo estas alporti al esperantlingvanoj kiel eble plej fidindajn informojn malpropagandajn pri ĉiuj fundamentaj aspektoj de civilizacioj, civilizoj kaj kulturoj estantaj kaj estintaj, kiuj iel gravas al la esperanta mondkoncepto.
Por realigi tian grandiozan projekton ĝi disponas malgrandajn rimedojn: nur po ses 32- aŭ 36-paĝajn kajerojn jare, sed tiuj ĉi kajeretoj akurate aperadas jam de 19 jaroj. Eldonadas ilin la Esperanto-Klubo de Metz, direktoras la revuon Madeleine de Zilah, redaktas, kun-redaktas, enpaĝigas, enretigas, disdonas kaj prizorgadas ĝin teamo kies kerno estas en vilaĝeto nordfrancia kaj la pulpo disŝutita en Ameriko, Azio kaj Eŭropo.
La kutimaj rubrikoj de "La Gazeto" estas:
Vortoj de la redaktoro: eseoj de Eugène de Zilah pri esperanto, pri esperantismaj moralo kaj ideologio, pri mondkulturaj problemoj.
Leteroj: grumblaj aŭ kontentaj komentoj de LG-legantoj, obĵetoj, utilaj precizigoj, scivolaj demandoj, sagacaj sugestoj.
Nia vivo: vervaj raportoj; rektaj intervjuoj; surprizaj membiografietoj.
Nia tribo: arkivaj anekdotoj pri verduloj.
Ni legis: recenzoj, opinioj, sciigoj pri verkoj E-aj aŭ ne, fare de eminentaj kunlaborantoj.
Nia lingvo: studoj pri la plej tiklaj problemoj de Esperanto.
Ili diris...: mallongaj densaj tekstoj de po unu fama pensulo.
Ludoj: Krucvortenigmoj. Ŝakproblemoj...
Ni ridetu: gajigaj tekstoj.
Rakontoj: beletra aliro al kondutoj, moraloj, opinioj de homoj el diversaj kulturoj.
Ĉu vi jam scias...?: spotoj al mirindaĵoj, rimarkindaĵoj, rekomendindaĵoj.
Revuoj: atentigoj pri rimarkindaĵoj en aliaj gazetoj.
Historio: analizo de historiaj eventoj mondkulture gravaj.
Nia kulturo: artikoloj pri plej variaj temoj, de beletro kaj arto ĝis sociaj kutimoj kaj mistikaj vojoj, de tradukarto ĝis prisciencaj meditoj. Tradukoj de mensofrapaj paĝoj de famaj verkistoj (Mishima, Rushdie, Malraŭ, Fukuyama, Krishnamurti, Kafka, Churchill, Brodski, Baudrillard, Brecht, Cezaro...).
Debatoj: sencenzura pridiskutado de problemoj ĝentlemane esprimitaj (LG ne publikas atakojn kontraŭ personoj nek permesas utiligi ad personam argumentojn) pri ia temo (naciismo, raŭmismo, Sacco kaj Vanzetti, Usono, reformoj de Esperanto, ktp).
Puedes abonarte en:
Vi trovos kolekton de la revuo en la bibliotekoj de UEA (Roterdamo), de la Viena E- muzeo, de Hispana E-muzeo (Sant Pau d' Ordal).
Puedes pedir un número gratuito de muestra en "La Gazeto"
Para contactar por correo electrónico con la asociación escribe a . Para visitar la página web de "La Gazeto", haz clic en el siguiente enlace: http://osiek.org/lagazeto.