Entrar

Recuérdame

EL DICCIONARIO VORTARO*

Para abrir el diccionario, haz clic en el botón de arriba. Las aclaraciones de cómo usar el diccionario se encuentran en "Páginas de ayuda".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Ayuda: * ? Más....

EL MENSAJERO TUJMESAĜILO*

Mediante este mensajero puedes conversar con otros usuarios de lernu!. Para activar el mensajero, pincha uno de los botones sobre este texto. Más información en las "Páginas de Ayuda"

Ayuda * *

* Apoya a lernu!
lernu! funciona gracias a tu apoyo.

Foro

Visión general / Puntos de vista / Kien malaperis Flavio Rebelo?
Página 1 (de 1)
Nuevo mensaje
 Autor   Mensajes 
Cyrill
Pais de Residencia RU
Mensajes: 35


2008-01-10 15:15:15 Responder / Informa sobre mensajes publicitarios
Saluton!

Ĉu ili el la forumanoj havas informon, kien malaperis lastatempe Flavio Rebelo? Jam almenaŭ unu jaron li neniel montris sin publike kaj ne komentis situacion koncerne liajn projektojn la Ĝangalo kaj ITV. Sendepende de tio, kiel oni povas rilati al ili, necesas agoski, ke liaj iniciatoj estis unu el plej rimarkindaj eventoj en la Esperanto-movado dum lastaj jaroj. Tamen, nun ilia stato estas tre nebula (fakte, ITV jam mortis definitive, sed oni esperis revivigi la Ĝangalon). Eble, estis ajna informo pri tio, kiun mi preterlasis?

Mi komencas ĉi tiun temon en "Vidpunktoj", ĉar mi planas eldiri mian opinion koncerne ĉi tiuj iniciatoj kaj aŭskutli tiujn de aliaj forumanoj. Do, bonvolu reagi.
 
Rao
Pais de Residencia BR
Mensajes: 100


2008-01-10 16:32:36 Responder / Informa sobre mensajes publicitarios
Li verkas serion da sciencfikciaĵoj en la portugala nun. En la intrigo, laŭ mia memoro, eksterteranoj elektas Esperanton kiel unuan lingvon por ekkoni la homaron. En www.orkut.com li fojfoje publikas ion pri la libroj. Cetere, antaŭ kelkaj monatoj per Orkut li kontaktis esperantistojn por disvendi multegajn librojn siajn en/pri Esperanto kaj diris ke li ne plu emas rekte agadi movade.
 
Cyrill
Pais de Residencia RU
Mensajes: 35


2008-01-10 17:46:01 Responder / Informa sobre mensajes publicitarios
Dankon por la informo. Mi atendis ion similan. Certe, estas domaĝe, ke Flavio ne plu partoprenos la movadon; almenaŭ, li ne kabeis plene. Estas kompreneble, ke tion kaŭzis lia elreviĝo kaj negativaj rezultoj de liaj iniciatoj. Tamen, necesas rimarki, ke tia lia konduto ne aspektas tre inda koncerne tiujn, kiuj iumaniere partoprenis la projektojn simple interesiĝis pri ilia sorto. Ekzemple, kantokonkurso, anoncita en la portalo, finiĝis per nenio, kaj en la forumo de
Ĝangalo, jam post kiam ĝi ĉesis ĝisdatigiĝi, partoprenantoj de la konkurso, kiuj sendis muzikvideojn al ĝi, petis informon pri ĝia plua sorto. Mi pensas, ke ne endus lasi la aferojn tiel abrupte; multaj homoj restis nekontentaj pro tio.

Estas ankaŭ interese (kaj tio fakte estas ĉefa temo de miaj ĉi-tieaj skribaĵoj) pridiskuti, kial la iniciatoj de Rebelo fiaskis? Eblas montri kelk kaŭzojn de tio, sed, miaopinie, plej grava el ili estas, ke Rebelo, kvankam li estas entreprenisto (interalie, mi meniam renkontis menciojn, en kia areo li entreprenas), agis en ĉi tiuj projektoj tute maloptimume kaj strange ĝuste de entreprena vidpunkto. En siaj redakciaj artikoloj en Ĝangalo li parolis pri neceso por la Esperanto-movado agi pli "ekonomike", pli adaptiĝinte al la modernaj kondiĉoj. En tio mi plene konsentas kun li. Sed tio tute ne realiĝis en la projektoj. Kompreneble, oni ne povis antaŭvidi ĉiujn kondiĉojn kaj obstaklojn, kiam oni komencis agi en la nova kaj nekonata areo, ekzemple, malfacile estis atendi, ke intereso flanke de potencialaj reklamo-donantoj al la Ĝangalo tiel malgrandos.

Sed estis eraroj, kiujn eblas atribui nur al la kreintoj. Speciale, montriĝis malefektiva servo "Noticoj" en kiu korespondantoj el diversaj landoj verkis artikoletojn pri eventoj en la mondo. La situacio kun ĝi fine estiĝis absurda, ĉar (kaj tio okazis konstante) korespondantoj el unuj landoj skribis pri okazaĵoj en la aliaj. Rezulte mi dufoje srkibis komentojn por ke korekti malĝustaĵojn en informo pri Rusio. Kie do estas ĉi tie la avantaĝoj de E-o?

Kaj la plej granda eraro estis en la abona parto de Ĝangalo. Tio estis unua (krom Monato) pagata retejo en E-o, kaj tio estis prava, ĉar por ke ebligi vere altnivelan servon, oni devas pagi por tio. Sed la kreintoj de Ĝangalo proponis nenion interesan en la pagata parto de la portalo. Kompreneble, intereso de la vizitantoj al ĝi estiniĝis, kaj nombro da abonantoj estis tre malgranda.

Honeste, aperas impreso, ke la abonado estis mur kaŝita formo por mecenataj donacoj al la portalo. Flavio Rebelo mem fakte aludis tion, kiam li skribis en sia artikolo, riproĉante Esperantistojn pri malsufiĉa aktiveco, ke "apogi la unikan portalon en E-o kostas samkiel aĉeti tri grandajn picojn." Eble jes, sed ilin eblas manĝi, kaj aboninte Ĝangalon oni ne povis trovi ion ajn interesan por si. Ĉu do eblas miri, ke fine la portalo fermiĝis, ĉar ĝi ne povas rekompensi siajn elspezojn?
 
Rao
Pais de Residencia BR
Mensajes: 100


2008-01-10 19:43:39 Responder / Informa sobre mensajes publicitarios
Cyrill skribis:
Honeste, aperas impreso, ke la abonado estis mur kaŝita formo por mecenataj donacoj al la portalo. Flavio Rebelo mem fakte aludis tion, kiam li skribis en sia artikolo, riproĉante Esperantistojn pri malsufiĉa aktiveco, ke "apogi la unikan portalon en E-o kostas samkiel aĉeti tri grandajn picojn." Eble jes, sed ilin eblas manĝi, kaj aboninte Ĝangalon oni ne povis trovi ion ajn interesan por si.
Hahaha! Jes, prave! Mi multe diskutadis tion kun li en Orkut (ĝis laciĝo). Li asertadis ke esperantistoj ne volas "merkatiĝi" (mia vorto, por resumi la aferon), dum mi provis klarigi al li ke Ĝangalo devus proponi servojn kiuj interesas eblajn abonontojn. Nu, unu ne sukcesis konvinki la alian.
 
Rodrigoo
Pais de Residencia BR
Mensajes: 241


2008-01-17 20:50:30 Responder / Informa sobre mensajes publicitarios
Cyrill,

Nun, li paroladas ke ni (brazilanoj) ne apogas lian libron. Resume, li daŭrigas la ploradon, hehe.

Sammonde,
Ĥod
 
Terurĉjo
Pais de Residencia RU
Mensajes: 2192


2008-01-17 21:51:49 Responder / Informa sobre mensajes publicitarios
Librojn oni devas ne apogi , LMMO, sed aĉeti por apogi aŭtoron. Ĉu temas pri:
Rao skribis:
Li verkas serion da sciencfikciaĵoj en la portugala nun. En la intrigo, laŭ mia memoro, eksterteranoj elektas Esperanton kiel unuan lingvon por ekkoni la homaron.
Estus interese ion legi el skribita de li.
 
Rodrigoo
Pais de Residencia BR
Mensajes: 241


2008-01-18 0:07:26 Responder / Informa sobre mensajes publicitarios
Mi legis ion pri la libro kaj mi ja pensas ke estas interesa libro. Sed tamen, li diris ke unue li tradukos al Angla, Hispana, ktp kaj poste al Esperanto...
 
Cyrill
Pais de Residencia RU
Mensajes: 35


2008-01-23 11:53:50 Responder / Informa sobre mensajes publicitarios
Rao skribis:
Hahaha! Jes, prave! Mi multe diskutadis tion kun li en Orkut (ĝis laciĝo). Li asertadis ke esperantistoj ne volas "merkatiĝi" (mia vorto, por resumi la aferon), dum mi provis klarigi al li ke Ĝangalo devus proponi servojn kiuj interesas eblajn abonontojn. Nu, unu ne sukcesis konvinki la alian.
Ĉu eblas komunikiĝi kun li tie? Eble, mi montriĝos pli sukcesa .
 
Rao
Pais de Residencia BR
Mensajes: 100


2008-01-23 15:06:23 Responder / Informa sobre mensajes publicitarios
Cyrill skribis:
Rao skribis:
Hahaha! Jes, prave! Mi multe diskutadis tion kun li en Orkut (ĝis laciĝo). Li asertadis ke esperantistoj ne volas "merkatiĝi" (mia vorto, por resumi la aferon), dum mi provis klarigi al li ke Ĝangalo devus proponi servojn kiuj interesas eblajn abonontojn. Nu, unu ne sukcesis konvinki la alian.
Ĉu eblas komunikiĝi kun li tie? Eble, mi montriĝos pli sukcesa .
Jes, sed mi dubas ĉu li ankoraŭ diskutemas tion.

Página 1 (de 1)
Nuevo mensaje

Suscribirse al hilo.