
Para abrir el diccionario, haz clic en el botón de arriba. Las aclaraciones de cómo usar el diccionario se encuentran en "Páginas de ayuda".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Ayuda: * ? Más....
Aquí tienes una cita algo larga, pero interesante, que tiene que ver con el curso. La cita viene del libro "Unua Libro" de Zamenhof, el fundador del Esperanto. Le sigue un comentario explicativo de Claude Piron, un autor renombrado en Esperanto. Sin embargo, puede que sea más interesante para ti leerlo después de haber hecho algunas lecciones del curso, porque entonces entenderás mejor la esencia de los textos.
"Yo arreglé la completa separación de las ideas en palabras independientes, de manera que todo el idioma, en lugar de palabras en diferentes formas gramaticales, consisten solamente de palabras sin cambios. Si tú tomas un escrito en mi idioma, encontrarás que ahí cada palabra se encuentra siempre y solamente en una forma constante, por decir, en la forma en la que está impresa en el diccionario. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), — li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo. Tiel ekzemple la devenon de la vorto « fratino », kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj : frat (frato), in (virino), o (kio estas, ekzistas) (— kio estas frato-virino = fratino), — la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero : frato = frat; sed ĉar ĉiu substantivo en la nominativo finiĝas per « o » — sekve frat'o; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la vorteton « in »; sekve fratino — frat'in'o; kaj la signetoj estas skribataj tial, ĉar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj partoj de la vortoj. En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto." (L.L. Zamenhof, 1887)
Vi verŝajne miras, ke, por Zamenhof, tiaj lingvaj elementoj kiel o kaj in estas vortoj. Miaopinie li uzis tiujn terminojn por akcenti, ke la lingvo konsistas el neŝanĝeblaj blokoj, kiuj povas aldoniĝi unu al la alia, sen iam ajn okazigi modifon de formo ene de unu tia bloko (tiaj modifoj estas oftaj en okcidentaj lingvoj, kiel en la angla: "foot > feet"; "come > came"). Mia impreso estas, ke li ie vidis priskribon de la ĉina lingvo, kun ekzemploj, eble eĉ havis enmane ĉinan gramatikon, kaj konstatis, ke tiu lingvokonstruo havas multajn avantaĝojn, unuflanke pro la perfekta reguleco, kaj aliflanke pro la facileco, per kiu ĝi ebligas esprimi kompleksajn konceptojn per kombinado de simplaj vortoj. Nu, en la deknaŭa jarcento, la tekstoj pri la ĉina, bazitaj sur la skribo sen konsidero al la parola lingvo, ĝenerale uzis la terminon 'vorto', kiam fakte temis pri la bazaj senŝanĝaj blokoj, el kiuj la lingvo konsistas. Tial probable Zamenhof aplikis la saman terminologion, kiu, kvankam ĝi povas esti konfuza, ne estas vere erara, se konsideri, ekzemple, ke la vorto in esence ne diferencas de tiaj vortoj, kiaj patr aŭ frat: ankaŭ ĝi ja povas esti memstare uzata, kun iu ajn gramatika finaĵo, kio igas ĝin io tute malsama ol la sufiksoj de la fleksiaj kaj aglutinaj lingvoj.
En el prólogo al Vere aŭ Fantazie llamé los segmentos "subpalabras", los cuales juntos forman una palabra completa. Según esa terminología, uno puede decir, que fratino es una palabra que consiste de tres subpalabras: frat, in y o.