Entrar

Recuérdame

EL DICCIONARIO VORTARO*

Para abrir el diccionario, haz clic en el botón de arriba. Las aclaraciones de cómo usar el diccionario se encuentran en "Páginas de ayuda".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Ayuda: * ? Más....

Mensajero TUJMESAĜILO*

Mediante este mensajero puedes conversar con otros usuarios de lernu!. Para activar el mensajero, pincha uno de los botones sobre este texto. Más información en las "Páginas de Ayuda"

Ayuda * *

Gramática detallada

10.3.2 Direktaj prepozicioj

La baza kaj ĉefa signifo de la prepozicioj al, el kaj ĝis estas direkto, sed ili estas uzataj ankaŭ por diversaj aliaj signifoj:

al
Celo de moviĝo: Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.
Senmova direkto: Ŝi apogis sin per la mano al la muro.
Tiu, kiu ricevas ion, kiu (mal)profitas de ago: Donu al la birdoj akvon. Diru al mi vian nomon. Ŝi kombas al si la harojn. Pardonu al mi! Lia babilado malhelpis al mi fari la hejmtaskojn.
Tiu, kiu spertas sentas ion: Ŝajnas al mi, ke vi mensogas.
Posedanto k.s. (ĉe aparteni): La rozo apartenas al Teodoro.
Rezulto de transformado ŝanĝado: Li disrompis ĝin al mil pecoj. Normale oni uzas en + N-finaĵon: Li disrompis ĝin en mil pecojn.
Aldono, adicio k.s. (kun aligi, aliĝi, aldoni k.t.p.): Ĉu vi jam aliĝis al la kongreso?
Tio, kion oni konsideras, kiam oni taksas aferon proksima simila: Proksime al la angulo staris aŭto.
el
Movo for de interno al ekstero: Li eliris el la ĉambro.
Deveno, origino, fonto, antaŭa stato, kaŭzo: El kiu lando vi venas? Ŝi tradukis la libron el la Ĉina lingvo. El la knabo fariĝis junulo. El surprizo (= pro surprizo) li preskaŭ falis. Por esprimi kaŭzon oni nuntempe uzas normale nur pro.
Materialo, konsisto: La skatolo estis farita el ligno. Unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.
Grupo amaso, kiam oni distingas apartigas iujn individuojn de la grupo, parton de la amaso: El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. Trinku el la vino, kiun mi enverŝis.
ĝis
Loko, kiun movo atingas, sed ne pasas: Mi akompanis ilin ĝis ilia domo.
Limo de spaco, tereno simile: La tuta lago ĝis la transa bordo estas kovrita de glacio.
Tempo, mezuro, grado, nivelo stato, kiun io atingas, sed ne pasas: Mi laboras de frua mateno ĝis malfrua vespero. La tasko estu preta ĝis la fino de Junio. La prezo falis ĝis du eŭroj.

Ankaŭ la akuzativa N-finaĵo kaj la prepozicio de estas direktaj rolmontriloj.