Entrar

Recuérdame

EL DICCIONARIO VORTARO*

Para abrir el diccionario, haz clic en el botón de arriba. Las aclaraciones de cómo usar el diccionario se encuentran en "Páginas de ayuda".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Ayuda: * ? Más....

Mensajero TUJMESAĜILO*

Mediante este mensajero puedes conversar con otros usuarios de lernu!. Para activar el mensajero, pincha uno de los botones sobre este texto. Más información en las "Páginas de Ayuda"

Ayuda * *

La tuta Esperanto

Sepa leciono

46. Prepozicioj.

Ĉiuj prepozicioj (sur, en, ĉe, inter k.t.p.) havas firman sencon kaj ne estas uzeblaj en alia senco ol ili origine havas. Tiel ne estas en la naciaj lingvoj, kie la sama prepozicio ofte povas havi diversajn signifojn, depende de la kunteksto. Ekz. en kelkaj lingvoj oni diras «sur la stacio» anstataŭ «en la stacio», «sur Esperanto» anstataŭ «en Esperanto», «mi pensas sur vi» anstataŭ «pri vi», k.t.p. Tial oni ne povas laŭvorte traduki la nacilingvajn prepoziciojn, sed oni devas ĉiam elserĉi ilian logikan signifon kaj traduki ĝin. Jam sole pro tio ĉi Esperanto estas multe pli facila ol kiu ajn nacia lingvo, ĉar en Esperanto la uzado de la prepozicioj estas tute logika kaj regula kaj oni ne bezonas lerni parkere ĉiun unuopan esprimon.

47. La kazo post la prepozicioj.

Ĉiuj prepozicioj per si mem regas ĉiam nominativon: en mi, al vi, kun ŝi, sen li, sur la tablo, sub la benko k.t.p. Kelkfoje kun la prepozicioj estas uzata ankaŭ akuzativo, sed tio ne dependas de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj, kaj en tiaj okazoj akuzativo estus uzata ankaŭ sen prepozicio,

48. Direkto.

Komparu la frazojn:

Petro estas hejmetd Petro iras hejmeN.
Li estas tietd Li iras tieN.

La vortoj hejme kaj tie indikas lokon, kie la persono troviĝas, dum hejmeN kaj tieN montras la celon direkton, al kiu li moviĝas: li ne estas hejme, sed li iras en la direkto de la hejmo (= hejmen). Tiun celon direkton, transiron de unu loko al alia, montras la finaĵo -n, kiu signas ja ankaŭ la celon de la ago ĉe la transitivaj verboj. Temas do fakte pri la sama akuzativo!

Indikante transiron de unu loko al alia, oni devas kompreneble uzi ankaŭ verbojn de movo: iras, kuras, flugas, naĝas, metas, ĵetas, veturas, vojaĝas, rapidas, k.t.p. Ne estas grave, ĉu ili estas transitivaj netransitivaj. La sama rilato kiel supre estas ankaŭ inter la frazoj

La krajono estas en la poŝo.
La ĉapelo estas sur la kapo.
kaj
Mi metas la krajonon en la poŝoN.
Mi metas la ĉapelon sur la kapoN.

La unuaj frazoj montras la lokon, kie la krajono kaj ĉapelo troviĝas, dum la lastaj du indikas ilian transmeton al nova loko. En la poŝoN kaj sur la kapoN havas la akuzativan finaĵon ne pro la prepozicioj en kaj sur, sed pro tio, ke ili esprimas celon de movo. Kaj la vortoj krajono kaj ĉapelo estas akuzativaj, ĉar ili estas rektaj objektoj de la transitiva verbo: metas.

Do ni vidas, ke la akuzativo estas uzata por du celoj:

  1. por montri celon (objekton) de ago kaj
  2. por indiki celon (direkton) de movo.

La esenco estas la sama.

Pluaj ekzemploj:
  1. Loko: La lernanto estas en la lernejo. La libro kuŝas sur la tablo. Muso sidas sub la lito. Ŝi iris apud la edzo. La seĝo staras antaŭ la piano. Arbo kreskas malantaŭ la domo. La vagonaro veturis inter montoj. La dometo staras trans la rivero. La mastro laboras ekster la domo. Aeroplano flugis super la urbo.
  2. Celo de movo: La lernanto iras en la lernejon. Mi metas la libron sur la tablon. Muso kuris sub la liton. Ŝi iris apud sian edzon. Li metis la seĝon antaŭ la pianon. La fremdulo iris malantaŭ la domon. La vagonaro enveturis inter la montojn. La birdo flugis trans la riveron. La viro iris ekster la domon. Flugmaŝino venis super la urbon.

Rimarko: Atentu, ke la verboj de movo ne ĉiam indikas movon (transiron) de unu loko al alia, sed povas montri ankaŭ movon en la sama loko: Mi iras en la ĉambro = mi estas en la ĉambro kaj ĉirkaŭiras tie. La birdo flugis trans la rivero = la birdo jam estis trans la rivero kaj flugis tie

49. Senakuzativaj prepozicioj.

Ĵus ni pritraktis prepoziciojn, kiuj havas du signifojn: kun nominativo ili indikas lokon, kie io troviĝas, kun akuzativo ili montras la celon, al kiu io moviĝas. Tiaj prepozicioj estas: sur, en, sub, apud, antaŭ, malantaŭ, post, inter, trans, ekster, super, ĉirkaŭ, kontraŭ.

Al tute alia kategorio apartenas: al, ĝis, de, el. Ili neniam indikas lokon, sed montras nur direkton. Tial mankas kaŭzo por uzi kun ili akuzativonili estas ĉiam sekvataj de nominativo. Sekve neniam: »al la kontoron, el la domon, de la tablon, ĝis la matenon«, sed ĉiam simple: al la kontoro, el la domo, de la tablo, ĝis la mateno.

Al tiu ĉi kategorio apartenas verdire ankaŭ: ĉe, tra kaj preter, kvankam kelkfojelaŭ nia opinio senbezoneili estas uzataj en ambaŭ sencoj (loko kaj direkto). Kutime ĉe indikas nur lokon, tra kaj preter nur direkton. Tial mankas kaŭzo por uzi kun ili akuzativon kaj sufiĉas nominativo, same kiel ĉe: al, ĝis, de kaj el. Do ne »mi iris tra la pordon, li iris preter la domon«, sed tute simple mi iris tra la pordo, li iris preter la domo. Same ankaŭ la francismo venu ĉe min, kiun oni kelkfoje renkontas, ne estas rekomendinda. Pli bona kaj simpla estas: venu al mi.

Akuzativo estas neniam uzata kun: al, ĝis, de, el, da, pri, pro, por, per, kun, sen, je, dum, laŭ, malgraŭ kaj prefere ankaŭ ne kun: ĉe, tra, preter.

Tasko 9.

(Alskribu la finaĵon -n kie ĝi estas necesa!)

Matene  la  laboristoj  iras  en  la  fabriko  kaj
dum  la  tuta  tago  ili  laboras  en  la  fabriko .
Post  la  promenado  mi  iris  hejme  kaj  hejme  mi
skribis  letero  al  mia  amiko . Jam  antaŭ  unu
horo  la  mastrino  metis  la  manĝo  sur  la  tablo
kaj  ankoraŭ  nun  ĝi  atendas  vi  sur  la  tablo .
Pro  la  pluvo  jam  kelkaj  homoj  staris  sub  la
granda  arbo  kaj  ankaŭ  ni  kuris  sub  ĝi . El
la  katedro  la  pastro  iris  antaŭ  la  altaro  kaj
nun  li  preĝas  antaŭ  altaro . La  libro  glitis
malantaŭ  la  sofo  kaj  serĉante  ĝi  li  trovis
malantaŭ  la  sofo  ankaŭ  la  malaperinta  gazeto .
Post  mallonga  tempo  la  instruisto  venis  el  sia
ĉambro  kaj  iris  al  la  nigra  tabulo . Subite
ŝi  iris  trans  la  strato , ĉar  trans  la  strato
staris  ŝia  amikino . De  kie  vi  venas  kaj  kie
vi  iras?

50. -ano-.

Tiu ĉi substantiva sufikso, kiu indikas membron, adepton, enloĝanton, estas uzebla nur kun substantivoj: kluboklubano; kursokursano; Kristokristano; samideano; urbourbano; kamparokamparano; Amerikoamerikano; ParizoParizano ( parizano), k.t.p.

La formo hungarano estas kompreneble absurda; plene sufiĉas hungaro. Alia afero estas pri hungarlandano, hungarujano, hungariano == persono, kiu loĝas en Hungarlando, Hungarujo, Hungario). Li povas esti germano, rumano, slovako kiu ajn alia kaj li tute ne bezonas esti hungaro. Same: polopollandano polujano (= enloĝanto de Polujo; li povas esti polo, judo, germano, ruso k.t.p.); finnofinnlandano (ne ĉiuj finnlandanoj estas finnojinter ili estas ankaŭ svedoj, laponoj k.a.), rusoruslandano, k.t.p.

51. -ulo.

La substantiviga sufikso -ulo, kiu indikas personon, karakterizatan per la radiko, aglomeriĝas kutime al adjektivoj kaj prepozicioj: junajunulo; dikadikulo; konatakonatulo; kontraŭkontraŭulo; supersuperulo; k.t.p. El prepozicio post estas derivata postEulo (poste + ulo), por diferencigi ĝin de postulo.

Ĝi estas tamen uzata ankaŭ kun substantivaj kaj verbaj radikoj: ĝiboĝibulo; brutobrutulo; kapoventkapulo; krurolongkrurulo; drinkidrinkulo; babilibabilulo; timitimulo, k.t.p. Sed fakte en la unua okazo la substantivo estas unue adjektivigata (ĝiboĝibaĝibulo; brutobrutabrutulo; kapoventkapaventkapulo) kaj en la dua okazo temas pri mallongigoj, kie la adjektiviga sufikso -ema estas eliminita. La plenaj formoj estas do drinkemulo, babilemulo, timemulo k.t.p, kiuj malgraŭ sia longeco kelkfoje estas ankaŭ uzataj. Ĉe la plej multaj verboj tiaj mallongigoj tamen ne estas farataj: lernemulo (ne »lernulo«!), skribemulo, k.t.p.

La sufikso -ino estas aldonata al -ul-: junulino, belulino, virgulino k.t.p. Kelkaj mallongigas ankaŭ tiujn formojn kaj diras ekz. virgino, sed tio ne estas laŭregula.

Rimarko: Kelkfoje -ulo estas uzata ankaŭ por bestoj (kvarpiedulo, vertebrulo, rampulo) kaj ankaŭ en la vorto trimastulo (= trimasta ŝipo).